Konvertilo de Latin-3, x-kombinoj kaj aliaj substituoj por ĉapelitaj literoj al decimala unikodo

Tiu ĉi konvertilo estas verkita kunlabore de Anton Oberndorfer kaj Karl-Gustaf Gustafsson.

La tradukilo unue  celas esti helpilo por traduki tekstojn kiujn vi ricevas per e-letroj aŭ  tekstoj en paĝoj en la reto kiuj utiligas alian normon ol UNIKODO. Do: Unue vi kopiu la tekston en la supran teksto-fenestron kaj poste premu oportunan traduko-butonon sub la du fenestroj.

 

Ĉar estas oportune konservi la originalan tekston por kontrolo, la tradukita teksto estas direktita en la suban fenestron. Tiel eblas kontroli ekz. proprajn nomojn aŭ naciajn vortojn, kiuj enhavas literkombinojn kiuj rezultas en iuj el la ĉapelitaj literoj de Esperanto.

 

Vi kompreneble povas skribi vian propran tekston en la supra teksto-fenestro laŭ via preferata sistemo kondiĉe, ke la sistemo estas indikita en la butonaro sube kaj poste traduki ĝin al UNIKODO. Se vi opinias la sistemon malglata, tiam vi certe povas trovi plurajn t.n. "klarskribilojn" en la reto.  Ekz. http://members.aon.at/aldone/konvertileto.html kiu tuj tradukas x-kombinojn al ĝustaj literoj (ĉĝĥĵŭŝ). La rezulto estas facile kopii al ekz. e-leteroj. Tamen oni atentu ke oni devas agordi la e-leteron al UNICODE alie la supersignoj estos forigitaj je sendo per OutLook Express.

 

En la paĝo http://lingvo.org/klavaro/  vi trovas plurajn ekzemplojn de klavarsistemoj kaj klarskribilon kiu  tuj tradukas substituojn, laŭ pluraj sistemoj, al ĝustaj literoj.

 

Do hodiaŭ ne necesas prezenti tekstojn en la reto kun substitutoj por la ĉapelitaj literoj de Esperanto. Eĉ tre malnovaj kopmputiloj povas montri la ĝustajn literojn kondiĉe ke troviĝas opurtuna literaro en la komputilo. Tiaj literaroj estas eblaj akiri senkoste plurloke en la reto.

 


Konvertita teksto